Esperantigo de vortoj el ĉina fonto

La ĉinan lingvon oni skribas per hanzioj (simpligitaj en Ĉinio kaj Singapuro, tradiciaj en Tajvano, Hongkongo, Usono, ktp). Ekzistas pluraj sistemoj transskribi ĉinajn vortojn en Esperanton.



Pinjino

Ĉina fonetiko estas relative diskreta kaj havas limigitan nombron de eblaj variantoj de silaboj. Pro tio eblas transskribi ĝin per relative malgranda nombro de literoj. La nuntempe plej internacie uzata transskriba sistemo de la ĉina estas pinjino. Ĉina Radio Internacia principe uzas pinjinon en Esperanta kunteksto. Pinjino uzas 26 latinajn literojn, kiuj kombiniĝas en du- tri- aŭ kvargrafojn kiam necesas. Entute estas 21 konsonantoj kaj konsonant-kombinoj : b p m f d t n l g k h j q x zh ch sh r z c s, kaj 35 vokaloj kaj vokal-kombinoj : i e a u o ü ie ia ua uo ne ei ai ao ou iao iu ui uai in en an un ian un uan üan ing eng ang ong iang iong ung kaj uang. Iliaj kombinoj estas malpli ol 400. Tial, se oni bone posedas la supre diritajn literojn kaj iliajn kombinojn, do estos ne malfacile esprimi skribe sufiĉe proksimuman prononcon de ĉiu vorto. Certe, por pli bona proksimumo, tiuj vokalkombinoj devas inkluzivi ankaŭ unu el kvar tonoj, normale skribitaj super la litero.

Plej ofte tia sistemo estas sufiĉa, kiam oni celas nur transskribi la prononco de ĉina vorto, sed ne vere enkonduki ĝin en Esperanto. Kiam temas pri esperantigo, tamen, ne eblas simple aldoni o-finaĵon al la pinjina formo. Pinjino ja enhavas multajn literojn kiuj prononciĝas tute malsame al la samaj literoj en Esperanto, kaj ekzistas eĉ kelkaj literoj, kiuj en Esperanto entute ne ekzistas (ekzemple x, q kaj w). Plie - prononco de pinjinaj literoj ankaŭ ege distingiĝas de plimulto de aliaj lingvoj kun latina skribsistemo kaj aspektas ege ekzotika, do por kompreni la prononcon kaj legi pinjinaĵojn eĉ iomete proksimajn al iliaj veraj prononcoj akceptitaj en la ĉina oni devas ĝin aparte lerni.



Sistemo de El Popola Ĉinio

La revuo El Popola Ĉinio dum jaroj jam pripensis kaj traktis la transskriban problemon de ĉinaj nomoj. Kvankam en Ĉinio estas la unuigita sistemo de ĉinaj ideogramoj, tamen pro la teritoria vasteco la prononco de la samaj ideogramoj estas multe diferenca en malsamaj lokoj. Pinjino estis uzata por unuigi la transskribon. Tamen ĝia uzado portis malfacilojn por la legantoj de EPĈ, kiuj ne speciale lernis pinjinon. Iuj el la legantoj skribis al EPĈ kun propono transskribi ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn per Esperantaj literoj. Ankaŭ la redakcio de EPĈ donis grandan atenton al tiu problemo, kaj do ili decidis provi. De majo 1984 la revuo per Esperantaj literoj transskribis la ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kio unuflanke faciligis al la legantoj la legadon, sed ne povis tute forigi konfuzon kaj miskomprenon. Ĉar la Esperantaj fonemoj multe diferencas de la hanlingvaj, absolute ne eblas precize fonetike esperantigi la ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kaj la esperantiga sistemo diferencas de ĝenerale internacie uzata pinjino. Do, EPĈ, ekde 1989, denove uzis pinjinon kaj metis la Esperantajn literojn en krampoj post la koncernaj nomoj, kiam ili unuafoje aperis en la artikolo. De 1990 EPĈ forigis la krampojn. Petate de la legantoj ekde la januara numero, 1996, la revuo denove alprenis la krampojn. Por ke la legantoj konu la ĉinan fonetikon, la revuo konigos ĝiajn regulojn kaj regule konigos la tabelon por kompari la ĉinan fonetikon kun la Esperanta.

La sistemo de EPĈ ne estas tute perfekta, sed el ĉiuj ĝis nun inventitaj ĝi plej taŭgas por situacioj kiam oni celas esperantigi vorton kaj plue uzi ĝin en Esperanto. En tiuj okazoj oni pli klopodu por uzebleco de esperantistoj ol por fonetika precizo. La sistemo de EPĈ estas same diskreta kiel pinjino, do eblas sufiĉe facile transskribi de unu al la alia. Jen la tabelo por esperantigo de la plimulto de sonoj:


Unu ŝanĝo necesa estas, ke la pinjinan w pli bonus transskribi per v anstataŭ ŭ, ĉar ĝi ofte troviĝas en la komenco de vorto, kaj jam estas akceptite ke vortoj komenciĝantaj per Ŭ ne estas prononceblaj por multaj esperantistoj.[mankas fonto] Tio ankaŭ helpus eviti situaciojn kiam aperas neprononcebla literkombino ŭj. Vj, tamen, estas sufiĉe facile prononcebla kaj uzata en jam longe konataj Esperantaj vortoj kiel Vjetnamio.

Alia bonvena ŝanĝo estus uzado de la litero ĥ por transskribi ĝuste tiun parolsonon, kiun en pinjino misprezentas la litero h.

Ankaŭ longaj vokalkombinoj de tri aŭ kvar literoj havas specialajn transskribojn:

ie = je

ia = ja

üa = ŭa

uo = ŭo

üe = ŭe

ei = ej

ai = aj

ao = aŭ

iao = jaŭ

iu = juŭ

ui = ŭej

uai = ŭaj

ian = jan

un = ŭen

üan = ŭan

iang = jang

iong = jong

ung = ŭeng

uang = ŭang

Oni ĉiam memoru, ke tiu sistemo estas nur proksimuma kaj ne tute precize transdonas ĉinan prononcon. Ankaŭ, en ĝi mankas tonoj, kiuj tre gravas en la ĉina. Pro tio, oni ĉiam inkluzivu originalan ĉinan skribon kaj pinjinan transskribon en ĉiu artikolo kie temas pri iu ajn ĉin-devena termino.


Collected & written By @WUAN_c4d6

(作者:WU AN)

©著作权归作者所有,转载或内容合作请联系作者
平台声明:文章内容(如有图片或视频亦包括在内)由作者上传并发布,文章内容仅代表作者本人观点,简书系信息发布平台,仅提供信息存储服务。
禁止转载,如需转载请通过简信或评论联系作者。

推荐阅读更多精彩内容